|
2008-11-23 01:01:26
© Majk, 2002-2008
Versio: 4.31
Vizitoj: 57064
|
300a jarfesto, majo 2003
En majo de 2003 nia urbo festis sian 300-jaran datrevenon.
Ĉi-sube estas selektitaj bildoj de tiu festo.
Vidoj de Peterburgo
 |
Tia ĉielo estis super nia urbo tiu-tage...
...kaj kiel vesperis...
|
Karnavalo
 |
La plej kolora parto de la festo -- karnavalo. Tamen la vetero estis ne tro bona, homa humoro estis vera festa. |
 |
Kvazaŭ-malnovaj kostumoj kaj roluloj sur stratoj de l' urbo...
|
 |
Kiel oni rememoras emperiestron -- Petro I, kaj tradiciojn de tiu epoko...
|
 |
Modernaj belulinoj dancantaj...
|
 |
Modernaj rokmuzikantaj kaj motociklistoj (i.a. -- ruse ili estas same 'rokeroj' :)) apud Vintra palaco...
|
 |
Realaj maristoj kaj ludantoj en historiaj kosutmoj...
|
 |
Infanoj en belaj roboj kaj junaj muzikistoj feliĉas ludante...
|
Super-oficiale
 |
Dum festaj tagoj ĉ. 50 prezidantoj renkontis sur bordoj de rivero Nevo. Tiu super-ŝipo -- "Arĝenta flustro" -- servis kiel hotelo por ili kaj loko de intertraktadoj kun gastigantoj -- nia propra prezidanto kaj guberniestro...
Tiu festo estis ne por urbanoj, sed nur por superuloj. Ni eĉ ne povis facile trapasi en la urbo. |
Mara parado kaj vespera saluto
 |
Kvazaŭ-malnovaj ŝipoj kun bildaj veloj...
|
 |
Saluto kaj lasera spektaĵo vespere altiris milojn da homoj al Nevo...
|
 |
Nu, bone, la festo finfine finiĝis...
Oni povas demandi -- ĉu ĝi vere estis festo de l' urbo kaj urbanoj? -- Nu, mi ne certas. Niaj estroj festis kaj interparolis, kaj ni estis rajt-restriktitaj... sed mi biciklis tra tuta urbo kaj vidis preskaŭ ĉion,-- karnavalon kaj saluton, spektaĵojn kaj beligitajn stratojn kaj placojn, kaj verdire mi ŝatis tion...
|
|