|
2010-03-11 23:20:07
© Majk, 2002-2010
Versio: 4.31
Vizitoj: 78083
|
Mallonga rakonto pri historio de Sankt-Peterburgo
Estas stranga fenomeno en historio de nia urbo:
fakte ĝi estas tre juna -- eĉ Moskvo havas ĉ. 900 jarojn, kaj Peterburgo -- nur 300. Sed tiuj jaroj estas plenaj de riĉa historio, eble ĉiu ajn domo, strato, placo povas rakonti multon pri vivo de famaj (aŭ nefamaj...) homoj, pri grandaj signifaj eventoj en sorto de nia urbo, lando, iufoje -- de l' mondo.
Komenco
 |
Pre-historio.
Teritorio kie nun la urbo lokas havas longan historion. Eĉ antaŭ IX jarcento ĉirkaŭa tero apartenis al Granda Novgorod.
En komenco de XVII ili estis pretita de Svedio.
En fino de XVII -- komenco de XVIII jarcentoj Rusio partoprenis en Norda milito (1700-1721). |
 |
Historio.
Je 1703-05-27 (aŭ 1703-05-16, laŭ malnova stilo) rusa caro Petro I fondis fortecon nome de sanktaj Petro kaj Paŭlo sur Zajaĉij (Lepora, aŭ Jenisari, finne) insulo en delto de rivero Nevo. Tio estis origino de l' urbo kiu estis nomigita Sankt-Peterburgo.
|
 |
Je 1712 ĝi iĝis ĉefurbo de Rusio kaj restis tiu ĝis 1918.
Plia parto de nova rusia historio aperis kaj pasis ĉi-tie.
|
 |
Ekestis Akademio de sciencoj, universitato, unuaj industriaj entreprenoj. |
 |
Fakte eĉ antaŭ revolucioj Rusio iĝis unu de ĉefaj mondaj ŝtatoj -- politike, milite, ekonomike, kulture. Kaj Peterburgo, estinte ĝia ĉefurbo, entenis multon da tio.
|
 |
Sed en komenco de XX jarcento cara potenco rompiĝis. Tio estis krizo en rusia historio. Tiaj krizoj de tempo ak tempo okazas ĉie, kaj kutime oni alportas malfeliĉon al homoj. Civilan militon, mizeron kaj malsaton -- tion donis nin revolucio. Sed -- ni bone komprenas -- "historio ne havas subjunktivon" -- kaj fakte tiuj plagoj estis neeviteblaj. Pli malbone estas, ke necesaj instruoj ne estis faritaj de tiuj eventoj, kaj ni multfoje plu ricevis revenojn de tiuj tagoj...
|
Soveta periodo
 |
Revolucio.
Je 1905 la unua, kaj je 1917 du plu revolucioj okazis en Rusio -- ciuj en Peterburgo-Petrogrado (dum la 1a mondmilito kontraŭ Germanio, je 1914, la urbo estis renomigita en Petrogradon). La lasta alkondukis al nova reĝimo -- soveta potenco. Baldaŭ nova estraro movis en Moskvon, kaj Moskvo ekestis ĉefurbo de Rusio--Sovetio (Sovet-Unio). La ĉefa rezono estis proksimeco de Peterburgo al landlimoj. Post morto de Vladimir Lenin, ŝtata kaj partia-estro, je 1924,
la urbo estis ree renomigita, nun -- laŭ nomo de eska estro -- en Leningrado.
Dum tuta soveta periodo la urbo restis la dua ĉefa urbo, unu da plej gravaj industriaj kaj kulturaj centroj. |
 |
Milito.
Baldaŭ post la 2a mondmilito invadis la landon, Leningrado aperis en ringo de blokado: dum 900 diurnoj ĝi estis plene separata de resta teritorio de lando per faŝistaj trupoj;
vintre de 1941 normo de donado estis nur 125 gramoj de malbona pano... Malgraŭ tio, ĝi kontraŭstaris agresintojn, militis, kreadis industriajn varojn kaj armadojn, kaj venkis. La prezo de tio estis tre alta...
|
 |
Multaj centoj de miloj da homoj mortis dum blokado...
Januara tago, kiam en 1944 la blokado estis breŝita kaj plene demetita, eĉ nuntempe notata kiel granda festo en nia urbo.
|
 |
Post-militaj jaroj de socialismo.
Socialisma Leningrado havis la saman signifon kiel antaŭe. Mara kaj rivera porto, grandega industria centro, edukada, scienca kaj kultura neoficia dua ĉefurbo havis senduban valoron kaj estimon tutlande kaj tutmonde.
|
Novaj tempoj
 |
Valoro en nova Rusio.
Post komenco de 'perestrojka', rekonstruado, demokratiaj ŝanĝoj, dum Jelcin regado, la urbo estis redonita sian deiran nomon -- Sankt-Peterburgo.
Nun la vivo ŝanĝis, sed la valoro de Peterburgo eĉ pligrandiĝis.
Malgraŭ seriozaj problemoj kiujn ĝi havas, samkiel la resto de l' lando, ĝi moviĝas antaŭen, kaj ni, entute, rigardas sufiĉe optimisme en estonteco.
|
 |
Kvieta loko.
Mi tre ŝatas ke -- malgraŭ grava rolo -- ĝi ne estas ĉefurbo de lando. Ĝi restas pli trankvila ol Moskvo, pli aperta, en multaj aspektoj pli oportuna por vivo. Urbanoj ĉi-tie kutime pli plaĉas al mi ol loĝantoj de aliaj urboj.
Rea plago.
Sed -- ve -- homaj rilatoj kaj politika-ekonomika situacio distingiĝas. Nia estraro en ĉiuj niveloj agas kontraŭ homoj, nur dirante pravajn vortojn, kaj viv-nivelo de popolo malaltiĝas esence. Impostoj altiĝas sed kvalito de servico malaltixgas, kaj tio kio estis sufuĉe ĉipa antaŭ kelkaj jaroj, nun estas tro altpreza. Fakte normalaj peterburganoj estas elpelitaj de iliaj domoj, kie ili loĝis dum kelkaj generacioj. Ekzemple, tio kion mi povis aĉeti estinte studento, mi nun ne povas havi estante seniora scienca kunlaboranto. Tio okazas en multaj flankoj de nia vivo -- kaj ni vidas nova rivoluo de historio, kiam estraro mensogas kaj ŝtelas, sed popolo povas fari nenion.
En nia nova vivo ni ree devas lukti por niaj rajtoj, eĉ por travivado, kaj neniu helpos nin krom ni mem. En 2004 situacio eĉ pli malboniĝas kaj tendenco estas klare evidenta.
|
Statistiko
 |
Sankt-Peterburgo estas unu da plej grandaj urboj en la mondo, kaj la dua granda en Rusio (post Moskvo) -- ĉ. 5 milionoj de loĝantoj.
Ĝi estas unu da plej nordaj grandaj urboj, situante je 60a paralelo. Tamen va vetero estas relative varma por tia loko: 222 tagoj jere ni havas temperaturon pli ol OC. Sed -- ve -- vetero ĉi-tie povas ŝanĝiĝi tre rapide.
Peterburgo estas la duan grandan historia, politika, industria, scienca, milita, porta, transporta, kultura kaj sporta centro en Rusio. Oni iufoje eĉ nomigas ĝin "la kulturan ĉefurbon de Rusio"...
La urbo situas je 30a meridiano, sekve, diferenco inter ĝi kaj Grenviĉo estas 3 horoj. Fakte, la tempo ĉi-tie estas mezurata de Pulkova
meridiano, kie situas la observatorio (Pulkovo estas suda suburbo). Same, mara nivelo estas mezurata de nivelo en Peterburgo.
Verdire, tio ne gravas... Ni ŝatas nian urbon eĉ je nula altitudo kaj venta vetero...
|
|