Esperanta ret-paĝaro de Majk

komenco
novaĵoj

mia urbo
vojaĝoj
eventoj

pri aŭtoro
pri paĝaro
dosieroj
ligoj
legante

по-русски
in English

2010-03-11 23:20:36
© Majk, 2002-2010
Versio: 4.31
Vizitoj: 78083

Amataj lokoj

Reen...

Jes -- eĉ de oficia vidpunkto nia urbo estas bela.

Sed ĉiam estas lokoj amataj persone.

Ĉi-sube estas kelkaj da ili.



Urbe

Loko nemalproksime de l'centro -- insulo(j) nomata Nova Holando. Tiu nomo restas de komencaj jaroj de urba ekzistado. Adude estas mia instituto (vidu sube).

Vintre kaj somere...

Katedralo de sankta Andreo, nominale la ĉefa katedralo de la ĉefa ordeno de Rusio. Ankaŭ ĝi estas proksime de mia hejmo.

Akva nivelo dum inundo de 1824 jaro (3 metroj 66 centimetroj).

"Puŝkina domo", aŭ Akademia instituto de rusa literaturo, apud "pinto" de Vasiljevskij insulo. Tie laboris akedemiano D.S.Liĥaĉjov.

Proksime de ĝi estas Peterburga universitato, Biblioteko de Akedemio de sciencoj kaj placo de akademiano A.D.Saĥarov.

Finna golfo malantaŭe hotelo Pribaltijskaja (Ĉebalta).



Eksterurbe

Monrepo -- parko kaj rezervejo en Viborg, norde de Peterburgo.

En Losevo dum festivalo de barda kanto kaj akvasporoj (kanotoj k.t.p.).

En Puŝkin.

En Pavlovsk.

En Petergofa necentrala parto... Verdire, mi preferas tiajn lokojn -- mallaŭtajn, malvantaĵajn, bonajn por ripozo kaj pensado...



Paĝoj de privata vivo

Rivero Mojka kaj mia instituto, mia 'alma mater' (malhel-flava domo fore).

Apude situas Pocelujev ponto, nomita laŭ nomo de komercisto Pocelujev... sed tiu nomo sonas kvazaŭ "ponto de kisoj"... :) Estante studentoj ni ĝin komprenis tre rekte... :)

Ĝi situas je la river-kruciĝo de rivero Mojka kaj Krjukov kanalo.

Rivero Smolenka fluas inter tombejoj de Nevo al Finna golfo.

Mi ofte pasas ĝia-borde.

Nikolajevskaja kajo (kajo de leŭtenanto Ŝmidt, nomita laŭ heroo de rusa revolucio) de Vasiljevskij insulo dum malgranda inundo.

De tie ŝipoj foriras al foraj navigadoj kaj aliaj landoj... unufoje mi foriris de tie suben laŭ riveroj Nevo, Svirj, Volgo ĝis urbo Kujbiŝev (nuna Samara).

Bolŝeoĥtinskij ponto trans Nevo -- estas preskaŭ 1 kilometro longa.

Oni diras ke inter multaj miloj da ĝiaj nitoj estas unu ora... Eble --- kiu povas testi? :)

Altantoj de Ermitaĵo en Milionnaja strato.

Ĉiu-feste, laŭ 20-30-jar-longa tradicio, post salutoj, tie amasiĝas bonaj homoj kantantaj bonajn kantojn kun gitaroj.

Kvietaj kajoj de nokta vintra urbo... -- ne tre gravas kie... mi ŝatas promeni tie, kiam mi havas liberan tempon...

Kvietaj lokoj en Krestovskij ('Kruca') insulo...

Tie eĉ cignoj vivas...

Kaj, certe kaj unue -- mia familio, tre amikema, laborema, kaj gajema...

Ankaŭ bonaj estas miaj preskaŭ ĉiu-monataj kant-vesperoj hejme...


Reen...