| Esperanta ret-paĝaro de Majk | ||||||||||||||||||
![]()
2008-11-23 01:12:47
© Majk, 2002-2008
Versio: 4.31
Vizitoj: 57070
|
Pri l'aŭtoroMi nomiĝas Miĥail, rete --- 'Myke' [legu: 'majk']... sed en Esperanto mankas 'y'. Do --- mia esperanta nomo estu 'Majk'. Mi esperantistiĝis antaŭ nelonge, en 2002; finis ret-kurson de l'lingvo vintre 2002-2003. Nun mi volas paroli, korespondi kaj uzi ĝin ĉie. Mi loĝas en Sankt-Peterburgo, en nord-okcidenta parto de Rusio. Verŝajne ĝi estas la plej belega urbo sur la tero. Almenaŭ mi neniam vidis ion pli belan. Ne nur Esperanto, sed ankauax interlingvistiko min interesas. Antaŭ nelonge ni eĉ kreis l'organizon -- Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo (SPIRo). Mi ŝatas kanti, petveturi, amiki. Kaj tiuj flankoj de mia vivo estos en ĉi-tiu paĝaro. Bonvenon!
(Vizitante Tiraspol en sendependa Ĉednestrovio (maldekstre), kaj esperantan festivalon 'Hieraŭ' en Suzdal (dekstre). 2003.) | |||||||||||||||||